 |
| |
not available
Title:DIO DE DORMO
Subject:FICTION
Hans Christian Andersen
Dio de dormo
************************
en La tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel La Dio de dormo. li estas bonega rakontisto.
ĉirkaŭ La vespero, kiam La infanoj sidas ankoraŭ tre bonkondute ĉe La tablo aŭ Sur sia tabureto, venas La Dio de dormo. li venas Laŭ La ŝtuparo mallaŭte, ĉar li havas Sur La piedoj Nur ŝtrumpojn; tute senbrue li malfermas La pordon, kaj rapide li ŝprucigas al La infanoj en La okulojn dolĉan lakton, tre delikatan, tre delikatan, kiu tamen tute sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni La okulojn nefermitaj. tial ili ankaŭ lin ne vidas. li glitkuras rekte malantaŭ ilin, blovas al ili Kviete Sur La nukon, kaj tiam La kapeto fariĝas al ili tute peza. jes, Sed tio ne faras al ili doloron, ĉar La Dio de dormo estas tre bona por La infanoj. li Nur postulas, ke ili estu trankvilaj, kaj tiaj ili estas pleje tiam, kiam oni ilin enlitiĝis. ili devas esti silentaj, por ke li povu rakonti al ili historiojn.
kiam La infanoj jam dormas, La Dio de dormo sidiĝas al ili Sur La lito. li estas bone vestita, lia frako estas el silko, Sed estas ne eble diri precize, kian koloron Ĝi havas, ĉar Ĝi briletas verde, ruĝe kaj blue, depende de tio, en Kia direkto li ŝin turnas. sub ĉiu el siaj du brakoj li tenas ombrelon; unu estas kun bildoj, li etendas ĝin Super La infanoj, kaj tiam ili sonĝas dum La tuta nokto plej belajn historiojn; La dua estas tute sen desegnoj, ĝin li Starigas Super La malbonkondutaj infanoj, por ke ili dormu tute senkonscie. kiam ili Matene vekiĝas, ili estas sonĝintaj absolute nenion.
nun ni aŭdu, kiel La Dio de dormo en La daŭro de tuta semajno Ĉiuvespere venadis al unu malgranda knabo, kiu estis nomata Hjalmar, kaj kion li rakontis al li. tio estas sume sep historioj, ĉar ekzistas sep tagoj en La semajno.
lundo.
"Aŭskultu, Mia kara!" diris La Dio de dormo vespere, kiam Hjalmar estis enlitigita, "Nun mi montros al vi mian tutan belaĵon!" tiam ĉiuj floroj en La florpotoj aliformiĝis en grandajn arbojn, kiuj etendis siajn longajn branĉojn sub La plafono kaj laŭlonge de La muroj, tiel ke La tuta ĉambro aspektis kiel plej bela ĝardeno. ĉiuj branĉoj estis plenaj de floroj, kaj ĉiu floro estis pli bela ol rozo, havis balzaman aromon, kaj Se oni volis ĝin manĝi; Ĝi estis pli dolĉa ol konfitaĵo. La fruktoj brilis tute kiel oro, kaj Tie estis bulketoj, kiuj krevis de abundego de sekvinberoj. estis neimageble bele. Sed subite el La tirkesto, Kie kuŝis La lernejaj libroj de Hjalmar, aŭdiĝis terura plorkriado.
"Kio Ĝi estas?" demandis La Dio de dormo, iris al La tablo kaj eltiris La tirkeston. tio estis La ardeza tabuleto, en kiu sentiĝis ŝirado kaj pinĉado, ĉar en La ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombro, tiel ke La aliaj nombroj volis diskuri. La grifelo saltadis Sur sia ŝnureto tien kaj reen, kvazaŭ Ĝi estus malgranda hundo, kiu volus helpi al La kalkula ekzemplo, Sed Ĝi ne povis tion fari. ankaŭ en La skribkajero de Hjalmar aŭdiĝis tia plorado, ke estis malagrable ĝin aŭskulti. Sur ĉiu pago laŭlonge, de supre ĝis malsupre, staris ĉiuj grandaj literoj, ĉiu kun malgranda litero flanke, unu Post La alia. tio estis La skribmodelo, kaj apud Ĝi staris kelke da aliaj literoj, kiuj pensis, ke ili aspektas tiel same, ĉar ilin faris La propra plumo de Hjalmar. Sed Ho ve! ili aspektis preskaŭ tiel, kzazaŭ ili falpuŝiĝus Super La liniojn, Sur kiuj ili devis stari.
"Rigardu, Tiele vi devas vin teni!" diris La skribmodelo. "Rigardu, iom oblikve, Sed forte!"
"Ho, ni tion volus," diris La literoj de Hjalmar, "Sed ni ne povas, ni estas tiel malbonaj kaj malkleraj!"
"en tia okazo vi ricevos infanan pulvoron!" diris La Dio de dormo.
"Ho ne!" ili ekkriis, kaj tuj ili ekstaris tute rekte; ke estis plezuro tion vidi.
"Hodiaŭ neniuj historioj estos rakontataj!" diris La Dio de dormo. "Nun mi devas ilin ekzerci! unu, Du! unu, du!" li ekzercis La literojn, kaj ili staris tiel rekte kaj sane, kiel povas stari Nur skribmodelo. Sed kiam La Dio de dormo foriris kaj Hjalmar Matene rigardis, ili, estis tiel same mizeraj, kiel antaŭe.
Mardo.
tuj kiam Hjalmar enlitiĝis, La Dio de dormo per sia sorĉa ŝprucigilo aspergis ĉiujn meblojn en La ĉambro, kaj ili tuj komencis babili, kaj ili ĉiuj babilis Nur pri ŝi mem, esceptinte La kraĉujon, kiu staris Silente kaj koleris, ke ili povas esti tiel vantaj, por paroli Nur pri ŝi, pensi Nur pri ŝi kaj ne aludi eĉ per unu vorto tiun, kiu staras tiel modeste en La angulo kaj lasas kraĉi Sur ŝin.
Super La komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro, Ĝi prezentis pejzaĝon. oni vidis altajn maljunajn arbojn, florojn en herbo kaj grandan akvon, Kiun trafluis rivero, kiu serpentumis ĉirkaŭ arbaro preter multe da kasteloj kaj malproksime enverŝiĝis en La sovaĝan maron. La Dio de dormo aspergis per sia sorĉa ŝprucigilo La pentraĵon, kaj tiam La Birdoj Sur Ĝi komencis kanti, La branĉoj de La arboj moviĝis, kaj La nuboj flugis tiel nature, ke oni povis vidi, kiel ilia ombro forglitas Super La pejzaĝo.
nun La Dio de dormo levis La malgrandan Hjalmaron tiel alte, ke ĉi tiu povis meti siajn piedojn en La kadron kaj Ĝuste en La altan herbon. Tie li nun staris. La suno brilis Sur lin tra inter La branĉoj. li kuris al La akvo kaj sidigis en malgranda boato, kiu Tie troviĝis. Ĝi estis farbita ruĝe kaj blanke, La veloj brilis kiel arĝento, kaj ses cignoj, ĉiuj kun oraj kronoj malsupren pendantaj de La kolo kaj kun radianta blua stelo Sur La kapo, tiris La boaton preter La verda arbaro, Kie La arboj rakontis pri rabistoj kaj La floroj pri La ĉarmaj malgrandaj elfoj kaj pri tio, kion flustris al ili La papilioj.
plej belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj naĝis Post La boato; de tempo al tempo ili elsaltis Super La akvon, kiu plaŭdiĝis, kaj Birdoj, Ruĝaj kaj bluaj, malgrandaj kaj grandaj, fluge sekvis en du longaj vicoj, La kuloj dancis kaj La majskaraboj murmuris "bum, bum!" ĉiuj volis sekvi Hjalmaron, kaj ĉiu havis ian historion por rakonti.
certe tio estis ŝipveturado tia, Kia Ĝi devas esti! jen La arbaroj, estis densaj kaj mallumaj, jen ili estis kiel plej bela parko kun sunlumo kaj floroj, kaj Pretere oni vidis grandajn kastelojn el vitro kaj marmoro. Sur La balkonoj staris reĝidinoj, kaj ĉiuj ili estis malgrandaj knabinoj, kiujn Hjalmar tre bone konis, ĉar li jam antaŭe Ludis kun ili. ili etendis La manon, kaj ĉiu el ili antaŭtenis al li plej ĉarman sukeraĵon, Kiun Nur povas vendi La kukistino, kaj Hjalmar ĉe La preterveturado kaptis unu finon de La sukeraĵo kaj La reĝidino tenis forte, tiel ke ĉiu el ambaŭ ricevis unu parton, ŝi La malpli grandan, Hjalmar La pli grandan. antaŭ ĉiu kastelo malgrandaj reĝidoj staris garde. ili tenis ŝultre orajn sabrojn kaj pluvigis sekvinberojn kaj stanajn soldatojn. tio estis veraj reĝidoj!
jen Hjalmar ŝipveturis tra arbaroj, jen rekte tra grandaj salonoj aŭ meze tra urbo. li traveturis ankaŭ tiun urbon, en kiu loĝis lia vartistino, La bona knabino, kiu portadis lin, kiam li estis tute malgranda knabo, kaj kiu lin tiel amis. ŝi faris kapsignojn kaj kantis La ĉarman versaĵon, Kiun ŝi mem verkis kaj sendis al Hjalmar:
tre ofte pensas mi pri vi,
infano ĉarma kaj amata!
tre ofte vin ja kisis mi
Sur buŝo, vango delikata!
el via buŝ' l' Unua vort'
Ĝi mian tusis ja orelon.
vin benu Di'! al mi La sort'
Forrabis mian luman stelon.
kaj ĉiuj Birdoj kunkantis, La floroj dancis Sur siaj trunketoj; kaj La maljunaj arboj balancis La kapojn, kvazaŭ La Dio de dormo ankaŭ al ili rakontus historiojn.
Merkredo.
ha, kiel La pluvo torentis! Hjalmar povis tion aŭdi en sia dormo, kaj kiam La Dio de dormo malfermis fenestron, La akvo ekstere atingis ĝis La fenestro: tuta lago ruliĝadis jam ekstere, kaj plej bela ŝipo staris tute antaŭ La domo.
"Ĉu vi volas ŝipveturi kun mi, mafgranda Hjalmar?" demandis La Dio de dormo, "en tia okazo vi povas en ĉi tiu nokto veturi en fremdajn landojn kaj morgaŭ tamen esti denove ĉi tie!"
Post unu momento Hjalmar en siaj dimanĉaj vestoj staris Sur plej bela ŝipo, kaj tuj La vetero sereniĝis kaj ili ekveturis ŝipe tra La stratoj, preterveturis La preĝejon, kaj jen ĉio estis jam granda, sovaĝa maro. ili veturis tiel longe, ĝis neniu lando plu estis videbla. ili ankaŭ rimarkis amason da cikonioj, kiuj ankaŭ forlasis La hejmon kaj flugis al La varmaj landoj. La cikonioj flugis unu tuj Post La alia, kaj ili estis jam flugintaj tre grandan distancon. unu el ili estis tiel laca, ke ĝiaj flugiloj jam apenaŭ povis ĝin porti. Ĝi estis La lasta en La vico, kaj baldaŭ Ĝi restis je granda distanco malantaŭe, fine Ĝi kun etenditaj flugiloj malleviĝis Ĉiam pli kaj pli malalten, faris ankoraŭ kelke da frapoj per La flugiloj, Sed ...
|

|
|