 |
| |
not available
Title:KUPRA PORKO
Subject:FICTION
Hans Christian Andersen
kupra Porko
*************************
en La urbo Florenco, ne malproksime de La "Piazza del Granduca", troviĝas malgranda transversa strato, kiu, Se mi ne eraras, estas nomata "Porta Rossa". Sur Ĝi, kiu antaŭe estis vendejo por verdaĵoj, troviĝas plej perfekte artiste farita Porko el kupro. La freŝa, klara akvo fluetas el, La buŝo de La besto, kiu Pro maljuneco aspektas tute mallume verda. Nur La rostro brilas, kvazaŭ Ĝi estus polurita, kaj Ĝi estas efektive polurita de La multaj centoj da infanoj kaj malriĉaj homoj, kiuj ĉirkaŭprenas ĝin per siaj manoj kaj almetas sian buŝon al La buŝego de La besto, por trinki. ĉi estas bela bildo, kiam oni vidas, kiel La belforman beston ĉirkaŭprenas beleta duonnuda bubo, kiu almetas sian freŝan buŝon al La rostro de La besto.
ĉiu, kiu venas en Florencon, devas Nur demandi La unuan renkontitan almozulon pri La kupra Porko, kaj li certe ĝin trovos. estis malfrue vespere en vintro, La montoj estis kovritaj de neĝo, Sed lumis La luno, kaj La luno en Italujo donas tian lumon, kiu ne estas malpli bona ol neluma vintra tago en nordo, Ĝi estas eĉ pli bona, ĉar La aero lumas, La aero vigliĝas, dum en nordo, La malvarma, griza, kvazaŭ plumba tago Nin premas al La tero, al La malvarma, malseka tero, kiu iam premos nian ĉerkon.
en La palaca ĝardeno de La granda duko, sub La ŝirmo de pinioj, Kie eĉ en vintro floras miloj da rozoj; sidis jam dum tuta tago unu malgranda ĉifonvestita knabo, tia knabo, kiu povus prezenti per ŝi bildon de Italujo, tiel bela, tiel ridetanta kaj tamen tiel suferanta li aspektis. li estis malsata kaj soifa, neniu donis al li speson, kaj kiam Fariĝis mallume kaj La ĝardeno devis esti ŝlosfermata, La pordisto lin forpelis. longe li staris revante Sur La ponto, kiu kondukas trans Arnon, kaj rigardis La stelojn, kiuj speguliĝis en La akvo inter li kaj La belega marmora ponto.
li direktis ŝin al La kupra Porko, duone genuis, ĉirkaŭprenis per siaj brakoj ĝian kolon, almetis sian malgrandan buŝon al ĝia brilanta rostro kaj trinkis avide La freŝan akvon. apude kuŝis kelke da salatfolioj kaj kelke da kaŝtanoj, kaj ili servis al li kiel vespermanĝo. eĉ unu homo ne estis Sur La strato, li estis tute sola, li sidigis Sur La dorso de La kupra Porko, klinis ŝin antaŭen, tiel ke lia malgranda bukla kapeto ripozis Sur La kapo de La besto, kaj, antaŭ ol li tion povis rimarki, li endormiĝis.
estis noktomezo, La kupra Porko ŝin movis; li aŭdis, ke Ĝi diris tute klare: "Vi, malgranda knabo, tenu vin forte, ĉar mi tuj ekkuros!" kaj Ĝi efektive ekkuris kun li; tio estis neordinara galopado. antaŭ ĉio ili venis Sur La Piazza del Granduca. La bronza ĉevalo, kiu portis Sur ŝi La statuon de La duko, laŭte blekis. La mikskolora blazono Sur La malnova urbodomo lumis kvazaŭ travidebla, kaj David de Michel Anĝelo svingadis sian ŝtonĵetilon. stranga vivo ĉie montriĝis. La grupoj, kiuj prezentis Perseon kaj La rabon de La Sabinoj, estis eĉ tro vivaj. morta krio eksonis de ili trans La belan dezertan placon.
ĉe La Palazzo degli Uffici, sub La arkadoj, Kie La nobelaro en La tempo de La granda fasto kolektiĝas por karnavalaj ŝercoj, La kupra Porko haltis.
"Tenu vin forte!" diris La besto, "Tenu vin forte, ĉar nun mi kuros supren Laŭ La ŝtuparo." La knabo ne diris ankoraŭ eĉ unu vorton, duone li tremis, duone li estis feliĉa.
ili eniris en longan galerion, Kiun li tre bone konis; li jam estis iam ĉi Tie. La muroj estis ornamitaj per pentraĵoj. Tie staris statuoj kaj bustoj, ĉiuj en plej bela lumo, tute tiel, kvazaŭ estus luma tago; Sed plej bele estis, kiam malfermiĝis La pordoj al La flankaj ĉambroj. jes, tiun belegaĵon La knabo rememoris, Sed en tiu nokto ĉio estis en sia plej bela brilo.
Tie staris nuda belega virino, tiel bela, kiel povis krei Nur La naturo kaj La plej granda majstro de marmoro. ŝi movadis siajn ĉarmajn membrojn, delfenoj saltadis antaŭ siaj piedoj, La senmorteco brilis el siaj okuloj. La mondo nomas ŝin La Medicea Venero. ambaŭflanke de ŝi staris belaj marmoraj statuoj, belformaj viroj. unu akrigadis La glavon, li estas nomata La Akriganto; La duan grupon prezentis La Luktistoj. La glavo estis akrigata, La Luktistoj luktis pri La Diino de beleco.
de tiu tuta brilo La knabo kvazaŭ blindigis; La muroj radiis per diversaj koloroj, kaj ĉie estis vivo kaj moviĝado. duoble montriĝis La bildo de Venero, de La surtera Venero, tiel vivoplena kaj flama, kiel Ticiano tion vidis. du belegaj virinaj bildoj! La belajn ne vualitajn membrojn ili etendis Sur La molaj kusenoj, La brusto leviĝadis kaj La kapo moviĝadis, tiel ke La abundaj bukloj ondiĝadis ĉirkaŭ La rondaj ŝultroj, dum La mallumaj okuloj esprimadis ardantajn pensojn. tamen neniu el ĉiuj bildoj kuraĝis eliri tute el La kadro. eĉ La Diino de beleco, La Luktistoj kaj La akrigisto restis Sur siaj lokoj, ĉar La aŭreolo, kiu radiis de La Dipatrino, de Jesuo kaj de Johano, ilin katenis. La sanktulbildoj estis plu ne bildoj, Sed La sanktuloj mem.
Kia brilo kaj Kia beleco estis en La salonoj! kaj La knabo ĉion vidis; La kupra Porko iris paŝo Post paŝo preter ĉiuj belegaĵoj kaj ĉarmegaĵoj. unu vidaĵo forpuŝis La alian, Sed Nur unu bildo restis tute fortike en lia animo, Precipe Pro La gajaj, feliĉaj infanoj, kiuj troviĝis Sur Ĝi kaj al kiuj La knabo jam iam ĉe taglumo aprobe balancis sian kapon.
multaj kredeble preteriras antaŭ tiu bildo senatente, kaj tamen Ĝi enhavas en ŝi tutan trezoron da poezio: tio estas Kristo, kiu malsupreniras en La inferon, Sed ĉirkaŭ li oni vidas ne kondamnitojn, Sed Nur La idolistojn. La Florencano Angiolo Bronzino pentris tiun bildon; plej bele estas esprimita La certeco de La infanoj pri tio, ke ili venos en La ĉielon: du knaboj jam ĉirkaŭprenas unu La alian, unu knabo etendas La manon al alia, kiu troviĝas ankoraŭ profunde, kaj li montras Sur ŝin mem, kvazaŭ li volus diri: "Mi iras en La ĉielon!" ĉiuj aliaj staras kun necerteco aŭ kun espero aŭ kliniĝas, humile preĝante, antaŭ La sinjoro Jesuo.
tiun bildon La knabo rigardis pli longe ol ĉiun alian. La kupra Porko longe kaj Silente staris antaŭ Ĝi. oni aŭdis mallaŭtan ĝemon. ĉu Ĝi venis el La bildo aŭ el La brusto de La besto? La knabo levis La manon al La ridetantaj infanoj. subite La besto kun li forgalopis, antaŭen tra La nefermita vestiblo.
"Dankon kaj benon al vi, Ho bonega besto!" diris La malgranda knabo kaj karesis La kupran porkon, kiu saltis kun li malsupren Laŭ La ŝtuparo, bum, Bum!
"Dankon kaj benon al vi mem!" diris La kupra Porko, "Mi helpis al vi, kaj vi helpis al mi, ĉar Nur havante senkulpan infanon Sur Mia dorso, mi ricevas forton, por kuri. jes, vi vidas, mi ankaŭ havas La eblon veni sub La radiojn de La lampo antaŭ La bildo de La Dipatrino. mi povas porti vin ĉien, Nur ne internen en La preĝejon. Sed de ekstere mi povas, Se vi estas kun mi, enrigardi tra La malfermita portalo. ne deiru de Mia dorso, ĉar Se vi tion faros, tiam mi fariĝos senviva, kiel vi vidas min en La tago Sur La strato Porta Rossa!"
"Mi restos kun vi, Ho afabla besto!" diris La knabo, kaj tiam ili ekgalopis tra La stratoj de Florenco ĝis La placo antaŭ La preĝejo Santa Croce.
La granda pordo malfermiĝis, La kandeloj radiis de La altaro tra La preĝejo eksteren Sur La dezertan placon.
stranga brilo radiis el unu tomba monumento en La maldekstra flanka koridoro, miloj da moviĝantaj steloj formis kvazaŭ aŭreolon ĉirkaŭ Ĝi. Sur La tombo troviĝis blazono, ruĝa ŝtupetaro Sur blua fundmuro, Ĝi ŝajnis flamanta kiel fajro. tio estis La tombo de Galilei; Ĝi estas simpla monumento, Sed La ruĝa ŝtupetaro Sur La blua fundmuro estas signifoplena blazona signo, tia, Kia decas al ĉiu arto, ĉar; en Ĝi La vojo Ĉiam kondukas Sur flamanta ŝtupetaro supren, al La ĉielo. ĉiuj profetoj de La spirito leviĝas al La ĉielo, kiel La profeto Elia.
en La koridoro Maldekstre ĉiu statuo Sur La riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon. Tie staris Michel Anĝelo, Tie staris Dante kun La laŭra krono ĉirkaŭ La frunto. Alfieri, Machiavelli, - flanko ĉe flanko Tie ripozas tiuj herooj de La spirito, La fiero de Italujo.
(Ĝuste kontraŭ La tombo de Galilei troviĝas La tombo de Michel-Anĝelo; Sur La monumento troviĝas lia busto kaj ankaŭ Tri figuroj: La Skulpturo, La Pentrarto kaj La Arĥitekturo. tute apude estas La tombo de Dante (La kadavro mem troviĝas en Ravenna); Sur La monumento oni vidas Italujon, kiu montras al La kolosa statuo de Dante; La poezio ploras pri La mortinto. kelke da paŝoj plue troviĝas La tomba monumento de Alfieri, ornamita per laŭroj, liro kaj maskoj. Italujo ploras, klinita Super lia ĉerko. Machiaveli finas ĉi Tie La vicon de tiuj grandaj homoj.)
tio estas belega preĝejo, multe pli bela, kvankam ne tiel granda, kiel La konstruita el marmoro katedra ...
|

|
|