not available

Title:SOVAGAJ CIGNOJ
Subject:FICTION Scarica il testo


Hans Christian Andersen

sovaĝaj cignoj

**********************

tre malproksime de ĉi Tie, Tie, kien flugas La hirundoj, antaŭ ol venas nia vintro, loĝis rego, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj, kiuj Kompreneble estis reĝidoj, iradis en La lernejon kun stelo Sur La brusto kaj sabro ĉe La flanko. ili skribadis Sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj, kaj ili bone legadis kaj lernadis parkere; oni povis tuj aŭdi, ke ili estas reĝidoj. ilia fratino Elizo sidadis Sur seĝeto el spegula vitro kaj havis bildolibron, kiu kostis duonon de regno.

Ho, al La infanoj estis tre bone, Sed Bedaŭrinde ne por Ĉiam devis resti tiel!

ilia patro, kiu estis rego Super La tuta lando, edzigis kun malbona reĝino, kiu tute ne amis La kompatindajn infanojn. jam en La Unua tago ili klare povis tion rimarki. en La palaco estis granda festo, kaj tiam La infanoj Ludis "Ni ricevas gastojn"; Sed dum ili ordinare ricevadis ĉiujn kukojn kaj rostitajn pomojn, kiuj Nur estis riceveblaj, ŝi donis al ili Nur sablon en taso kaj diris, ke ili povas ja imagi al ŝi, ke tio io estas.

en La sekvanta semajno ŝi transdonis La malgrandan Elizon al unu vilaĝana familio Sur La kamparon, kaj en La daŭro de nelonga tempo ŝi eldiris al La rego pri La kompatindaj reĝidoj tiom multe da malbono, ke li tute ĉesis zorgi pri ili.

"Elflugu en La mondon kaj zorgu mem pri vi!", diris La malbona reĝino; "Flugu en La formo de grandaj Birdoj sen voĉo." tamen ŝi ne povis Atingi La malbonon en tia grado, kiel ŝi intencis: ili aliformiĝis en dek unu belegajn sovaĝajn cignojn. kun stranga krio ili elflugis tra La fenestroj de La palaco trans La parkon kaj La arbaron.

estis ankoraŭ tute frue, klam ili preterflugis antaŭ tiu vilaĝana domo, en kiu ilia fratino tiam kuŝis en La lito kaj dormis. ili ŝvebis Super La tegmento, turnadis siajn longajn kolojn tien kaj reen kaj frapadis per La flugiloj, Sed neniu tion vidis nek aŭdis. ili devis denove flugi pluen, alte al La nuboj, for en La malproksiman mondon, Kie ili flugis ĝis granda malluma arbaro, kiu etendiĝis ĝis La bordo de La maro.

La kompatinda malgranda Elizo staris en La vilaĝana ĉambro kaj Ludis kun verda folio, ĉar aliajn ludilojn ŝi ne havis. ŝi trapikis truon en La folio, rigardis tra Ĝi al La suno, kaj tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas La lumajn okulojn de siaj fratoj; kaj ĉiufoje, kiam La varmaj radioj de La suno lumis Sur siaj vangoj, ŝi rememoradis ĉiujn iliajn kisojn.

pasis tagoj Post tagoj. kiam La vento blovis tra La grandaj rozarbetaĵoj antaŭ La domo, Ĝi flustradis al La rozoj: "Kiu povas esti pli bela ol vi?" Sed La rozoj balancadis La kapon kaj diradis: "Tia estas Elizo!" kaj kiam dimanĉe La maljuna avino sidis antaŭ La pordo kaj legis en sia preĝolibro, tiam La vento transigadis La foliojn kaj diradis al La preĝolibro: "Kiu estas pli pia ol vi?" "Tia estas Elizo!" respondadis La preĝolibro. kaj tio, kion diris La rozoj kaj La preĝolibro, estis pura vero.

kiam ŝi atingis La agon de dekkvin jaroj, ŝi devis reveni hejmen. Sed kiam La reĝino ekvidis sian eksterordinaran belecon, sia koro plenigis de kolero kaj malamo kontraŭ La knabino. tre volonte ŝi ankaŭ sian dnonfilinon aliformigus, simile al siaj fratoj, en sovaĝan cignon, Sed ŝi ne kuraĝis tuj fari tion, ĉar La rego ja volis vidi sian filinon.

frue Matene La reĝino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro kaj aranĝita kun molaj kusenoj kaj plej belaj tapiŝoj, ŝi prenis Tri bufojn, kisis ilin kaj diris al unu el ili: "Kiam Elizo venos, sidiĝu Sur sia kapo, por ke ŝi fariĝu tiel mallaborema kiel vi!" al La dua ŝi diris: "Sidiĝu Sur sia frunto, por ke ŝi fariĝu tiel malbela kiel vi, por ke sia patro ŝin ne rekonu!" al La tria ŝi flustris: "Kuŝu Sur sia koro, por ke ŝi ricevu malbonan koron, por ke ŝi Pro tio havu suferojn!" poste ŝi metis La bufojn en La klaran akvon, kiu tuj ricevis verdetan koloron, ŝi vokis Elizon, senvestigis ŝin kaj enirigis ŝin en La akvon. kiam Elizo subakvigis, unu bufo sidigis en siaj haroj, La dua Sur sia frunto kaj La tria Sur sia brusto, Sed Elizo kvazaŭ tute ne rimarkis ilin. kiam ŝi denove leviĝis, Tri Ruĝaj papavofloroj naĝis Sur La akvo. Se La bestoj ne estus venenaj kaj Se ili ne estus ricevintaj kison de La sorĉistino, ili aliformigus en ruĝajn rozojn; ili tamen Fariĝis floroj Pro tio, ke ili kuŝis Sur sia kapo kaj Sur sia brusto. ŝi estis tro pia kaj senkulpa, ke La sorĉa arto povu havi forton Sur ŝi.

kiam La malbona reĝino tion vidis, ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi Fariĝis tute mallume bruna, ŝmiris sian belan vizaĝon per malbonodora ŝmiraĵo kaj malordigis siajn belajn harojn. estis neeble rekoni La belan Elizon.

kiam sia patro ekvidis ŝin en tia stato, li eksentis teruron kaj diris, ke tio ne estas lia filino. neniu volis ŝin rekoni, krom La antaŭpordega hundo kaj La hirundoj, Sed ili estis mizeraj bestoj kaj neniu demandis ilian opinion.

tiam La malfeliĉa Elizo ekploris kaj rememoris siajn dek unu fratojn, kiuj ĉiuj malaperis. malĝoje ŝi eliris el La palaco kaj iris dum La tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al La granda arbaro. ŝi ne sciis, kien ŝi volas Iri, Sed en sia malĝojo ŝi sopiris al siaj fratoj, kiuj certe, simile al ŝi, estis elpelitaj en La mondon. ŝi volis ilin serĉi, kaj ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos.

Post kiam ŝi estis mallongan tempon en La arbaro, Fariĝis nokto. ŝi tute perdis La vojon. ŝi kuŝigis Sur La mola musko, faris sian vesperan preĝon kaj apogis sian kapeton al trunko de arbo. estis tiel senbrue, La aero estis tiel milda, kaj ĉirkaŭe en La herbo kaj Sur La musko briletis per verdeta lumo pli ol cent lampiroj. kiam ŝi iomete ektuŝis unu branĉon per La mano, La lumantaj insektoj falis al ŝi malsupren kiel falantaj steloj.

dum La tuta nokto ŝi songis pri siaj fratoj; ili denove Ludis kiel infanoj, skribis per diamantaj grifeloj Sur oraj tabeloj kaj rigardis en La belan bildolibron, kiu kostis duonon de regno. Sed Sur La tabeloj ili skribis ne nulojn kaj streketojn, kiel iam antaŭe, Sed La kuraĝajn farojn, kiujn ili plenumis, ĉion, kion ili travivis kaj vidis. en La bildolibro ĉio estis vivanta, La Birdoj kantis, La homoj plenforme eliris el La libro kaj Parolis kun Elizo kaj kun siaj fratoj, Sed kiam ŝi transigis La foliojn, ili tuj returne ensaltis, por ke ne fariĝu malordo inter La bildoj.

kiam ŝi leviĝis, La suno staris jam alte. ŝi ne povis ĝin vidi, ĉar La altaj arboj etendis dense siajn branĉojn, Sed La radioj Ludis Tie supre kiel flugetanta malpeza teksaĵo. tre agrabla odoro eligadis el La verdaĵo, kaj La Birdoj estis tiel konfidemaj, ke ili preskaŭ sidiĝadis Sur La ŝultroj de Elizo. ŝi aŭdis La plaŭdadon de akvo, Kiun kaŭzis multe da abundaj fontoj, kiuj ĉiuj elverŝiĝadis en lageton, kies fundo konsistis el plej bela sablo, kvankam ĉirkaŭe kreskis densaj arbetaĵoj, tamen Sur unu loko La Cervoj faris grandan liberan lokon, kaj en tiu direkto Elizo iris al La akvo. La lasta estis tiel klara, ke, Se La vento ne movus La branĉojn kaj La arbetaĵojn, oni povus preskaŭ kredi, ke ili estas pentritaj Sur La fundo, tiel klare Tie speguliĝis ĉiu folio.

kiam ŝi ekvidis sian propran vizaĝon, ŝi eksentis grandan teruron, tiel bruna kaj malhela Ĝi estis. Sed kiam ŝi malsekigis sian malgrandan manon kaj frotis al ŝi per Ĝi La okulojn kaj La frunton, aperis denove sia blanka haŭto. tiam ŝi demetis ĉiujn siajn vestojn kaj eniris an La freŝan akvon. pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en La mondo.

kiam ŝi denove ŝin vestis kaj plektis siajn longajn harojn, ŝi iris al La ŝprucanta Fonto, trinkis el sia kavigita mano kaj ekiris pli profunden en La arbaron, mem ne sciante kien. ŝi pensis pri siaj fratoj, pensis pri La bona Dio, kiu certe ne forlasos ŝin. kaj li, kiu kreis La sovaĝajn arbarajn fruktojn, montris ankaŭ al ŝi arbon, kies branĉoj fleksiĝis sub siaj fruktoj, Tie ŝi Manĝis sian tagmanĝon, apogis La troŝaĝitajn branĉojn kaj poste eniris en La plej malluman parton de La arbaro. Tie estis tiel Silente, ke ŝi aŭdis siajn proprajn paŝojn kaj ĉiun velkintan folion, kiu fleksiĝis sub siaj piedoj. eĉ unu birdon oni Tie ne povis vidi, eĉ unu radio de La suno ne povis penetri tra La densaj kaj grandaj branĉoj de La arboj. La altaj trunkoj staris tiel dense unu apud La alia, ke kiam ŝi rigardis rekte antaŭen, ŝajnis al ŝi, ke ĝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj. Tie estis tia izoliteco, Kiun ŝi neniam antaŭe spertis.

La nokto Fariĝis tute malluma. eĉ unu lampiro ne brilis el La musko; malĝoje ŝi kuŝigis por dormi. tiam ŝajnis ...