not available

Title:GALOSOJ DE FELICO
Subject:FICTION Scarica il testo


Hans Christian Andersen

Galoŝoj de feliĉo

*******************

komenco

en unu el La domoj de La orienta strato en Kopenhago, proksime de La nova reĝa bazaro, estis iam granda gastokunveno, kiel ofte okazas kaŭze de reciproka intervivado. aranĝi tion oni ja devis; nun tio estis farita kaj donis La agrablan perspektivon ricevi denove invitojn. unu Duono de La gastaro sidis jam ĉe La ludotabloj, kaj La dua Duono atendis, kio rezultos el La propono de La mastrino: "Volu proponi, kion ni komencu!" La interparolado estis Sufiĉe vigla. interalie La interparolado ektuŝis ankaŭ La epokon de La mezaj jarcentoj. kelkaj opiniis, ke Ĝi estis multe pli bona ol nia tempo; La jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke La mastrino tuj konsentis kun li, kaj ili ambaŭ akre atakis La gazetan artikolon de Oersted pri malnovaj kaj Novaj tempoj, en kiu La prefero estis donita al nia tempo. La jura konsilisto opiniis, ke La plej bela kaj plej feliĉa estis La tempo de La dana rego Johano.

dum tuta ĉi tiu parolado kaj diskutado, kiu Nur por unu momento estis interompita per La alporto de La gazetoj, kiuj cetere enhavis nenion legindan, ni enrigardu iom en La antaŭĉambron, Kie trovis rifuĝon La supervestoj, bastonoj, pluvombreloj kaj Galoŝoj. Tie sidis du knabinoj, juna kaj maljuna; oni povus pensi, ke ili venis, por rekonduki kun ŝi siajn mastrinojn, tiun aŭ alian maljunan fraŭlinon aŭ Vidvinon. Sed Se oni rigardis pli precize, oni povis tuj rimarki, ke ili ne povis esti simplaj servistinoj: Iliaj manoj estis tro delikataj, ilia teniĝo kaj moviĝado estis tro reĝaj, kaj Iliaj vestoj havis tro originalan fasonon: tio estis du feinoj; La pli juna estis ne La Diino de feliĉo mem, Sed unu el La servistinoj de siaj ĉambelaninoj, kiuj disdonas La malpli gravajn donacojn de La feliĉo; La dua aspektis eksterordinare serioze, ŝi estis La malĝojo; ĉi tiu faras siajn aferojn Ĉiam mem, per sia propra persono, ĉar tiam ŝi scias, ke La aferoj estas bone plenumitaj.

ili rakontis al ŝi reciproke, Kie ili estis en tiu tago; tiu, kiu estis servistino de ĉambelanino de La Diino de feliĉo, plenumis Nur negravajn komisiojn: ŝi ŝirmis, kiel ŝi rakontis, novan ĉapelon kontraŭ subita pluvego, ŝi havigis al unu honesta homo saluton de ia altranga nulo, kaj aliajn similajn komisiojn; Sed tio, kion ŝi estis ankoraŭ faronta, estis io tute eksterordinara.

"Mi devas diri al vi, ke hodiaŭ estas Mia naskiĝtago, kaj porhonore de tio estas komisie transdonita al mi paro da Galoŝoj, kiujn mi devas alporti al La homoj. La Galoŝoj havas tiun econ, ke ĉiu, kiu ilin portas, tuj estas transportata en tiun situacion aŭ en tiun tempon, Kie li pleje volas esti. ĉiu deziro rilate tempon aŭ lokon estas tuj plenumata, kaj La homo tiamaniere povas fine trovi feliĉon Sur La tero."

"Ĉu vi tion kredas?" diris La malĝojo; "Mi ne kredas; kontraue, li fariĝos senfine malfeliĉa kaj benos La momenton, kiam li denove liberigos de La Galoŝoj."

"Kia ideo!" respondis La dua. "Jen mi starigos ilin ĉi Tie apud La pordo, iu per eraro metos ilin Sur ŝin kaj fariĝos feliĉulo."

kio Okazis al La jura konsilisto
estis mallume. La jura konsilisto Knap, tute enprofundiĝinta en La tempon de La rego Johano, volis foriri hejmen, kaj hazarde li anstataŭ siaj Galoŝoj prenis La galoŝojn de feliĉo, kaj kun ili li eliris Sur La orientan straton; Sed per La sorĉa forto de La Galoŝoj li transportiĝis en La tempon de La rego Johano, kaj tial lia piedo trovis Sur La strato nenion krom ŝlimo kaj marĉo, ĉar en tiu tempo ne ekzistis ankoraŭ ŝtona pavimo.

"Estas terure, kiel malpure estas ĉi tie!" diris La jura konsilisto. "la tuta trotuaro kvazaŭ malaperis, kaj ĉiuj lanternoj estas estingitaj!"

La luno ne leviĝis ankoraŭ Sufiĉe alte, krom tio estis iom da nebulo, tial Régis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi. tamen ĉe La plej proksima angulo pendis lanterno antaŭ bildo de La sankta virgulino, Sed La lumo estis preskaŭ kiel nenio, tiel, ke li ĝin rimarkis Nur tiam, kiam li staris tute sub Ĝi, kaj Liaj okuloj tute mirigite trafis La pentritan bildon de La Patrino kun La infano.

"Ĉi Tie certe troviĝas ia muzeo", li pensis, "Kaj oni forgesis depreni La elpendaĵon!"

kelkaj homoj, vestitaj Laŭ La tiuepoka modo, preteriris preter li.

"Kiel Strange ili aspektas! ili certe venas de maskobalo!"

subite eksonis tamburado kaj fajfado, kaj Ĉiam pli kaj pli alproksimiĝadis lumo de torĉoj. La jura konsilisto ekmiregis kaj ekvidis nun strangan procesion. antaŭe marŝis tuta taĉmento da tamburistoj, kiaj batadis laŭtan ruladon; ilin sekvis korpogardistoj kun pafarkoj kaj arbalestoj. La plej eminenta en La procesio estis altranga ekleziulo. mirigite La jura konsilisto demandis, kion tio signifas kaj kiu estas tiu homo?

"tio estas La episkopo de Zelando," oni respondis.

"Ho Dio, kio al La episkopo venis en La kapon?" diris La jura konsilisto kaj balancis La kapon. tio certe ja ne povis esti La episkopo. en profunda meditado pri tio kaj ne rigardante dekstren nek maldekstren, La jura konsilisto iris tra La orienta strato kaj trans La Alipontan placon. La ponto, kiu kondukas al La palaca placo, estis netrovebla. en malfortaj konturoj Nur montriĝis al li plata bordo, kaj fine li alvenis al du homoj, kiuj sidis en boato.

"Ĉu sinjoro deziras, ke ni ŝiptransigu lin al Holm?" ili demandis.

"Al Holm?" diris La jura konsilisto, kiu ja ne sciis, en kiu epoko li faras sian noktan promenadon; "Mi volas Iri al La Kristiana haveno en La malgrandan Torfan straton."

La homoj rigardis lin mirigite.

"Diru al mi Nur, Kie estas La ponto?" li diris plue. "Estas hontinde, ke ĉi Tie brulas nenia lanterno, kaj krom tio estas ĉi Tie koto kaj ŝlimo, kvazaŭ oni irus en marĉo!"

Ju pli longe li Parolis kun La boatistoj, des pli nekompreneblaj ili Fariĝis por li.

"Mi ne komprenas vian Bornholman paroladon!" li fine diris kolere kaj turnis al ili La dorson. La ponton li ne povis trovi, balustrado ankaŭ ne ekzistis. "Fi, estas peko kaj honto, Kia ordo estas ĉi tie!" li diris. neniam li trovis sian epokon pli mizera, ol en tiu nokto. "Plej bone estos, Se mi prenos droŝkon!" li ekpensis. Sed Kie staras La droŝkoj? oni ne vidis eĉ unu. "Mi devas decidi Iri returne ĝis La nova reĝa bazaro, Tie kredeble staras veturiloj, alie mi kredeble neniam venos al La Kristiana haveno!"

li iris returne al La orienta strato kaj laŭlonge trairis ĝin jam preskaŭ tutan, kiam eklumis La luno.

"mia Dio, kian strangan stratbaron oni Tie starigis!" li ekkriis, Ekvidinte La orientan pordegon, kiu en tiu tempo staris ĉe La fino de La orienta strato.

fine li tamen rimarkis nefermitan pordeton kaj venis tra Ĝi Sur nian novan Bazaron, kiu tamen tiam estis ankoraŭ granda herbejo. elstaris Nur apartaj arbetaĵoj, kaj laŭlarĝe de La herbejo tiriĝis larĝa kanalo aŭ rivereto. kelkaj mizeraj lignaj budoj por Holandaj ŝipistoj, Laŭ kiuj La loko estas nomita "Holanda Herbejo", staris Sur La transa bordo.

"Aŭ mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, aŭ mi estas ebria!" ekkriis La jura konsilisto. "Kio do tio estas? kio tio estas?"

li iris denove returne, firme kredante, ke li estas malsana. kiam li denove iris Sur La straton, li rigardis La domojn pli atente, - La plimulto el ili estis el traboj, kaj multaj havis Nur pajlan tegmenton.

"ne, mi estas forte malsana!" li ĝemis, "Kaj tamen mi trinkis ja Nur unu solan glason da punĉo; Sed mi ne povas ĝin digesti! tio estis efektive stranga ideo doni al ni punĉon kaj varman salmon; mi tion diros al nia mastrino. ĉu eble mi Iru returne kaj rakontu, kiel mi fartas? Sed tio aspektus ja iom absurde, kaj cetere kiu scias, ĉu ili ankoraŭ ne dormas!"

li tamen komencis serĉi per La okuloj La domon, Sed li nenie povis ĝin trovi.

"Estas ja terure! mi ne povas plu rekoni La orientan straton! neniu magazeno ĉi estas! mi vidas malnovajn, mizerajn, kadukajn kabanojn, kvazaŭ mi troviĝus en provinca urbeto. mi estas malsana; mi ne devas min ĝeni. Sed kien, al La diablo, malaperis La domo de Mia mastro? Ĝi ne estas plu La sama! Sed interne almenaŭ homoj ankoraŭ ne dormas. ha, mi certe estas malsana!" fine li trafis ne tute fermitan pordon, Kie lumo penetris tra fendo. tio estis unu el La tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo. La ĉambro havis La aspekton de Holstinia vestiblo. Sufiĉe multe da homoj, apartenantaj al La pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj burĝoj kaj ankaŭ kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj kaj malmulte atentis La eniranton.

"Pardonu!" diris La jura konsilisto al La mastrino, kiu aliris al li renkonte; "Mi subite tre malsaniĝis; ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droŝkon, por veturi al La Kristiana haveno?"

La virino rigardis lin de La kapo ĝis La piedoj kaj skuis La ŝultrojn. tiam li ekparolis al ŝi germane; La jura konsilisto supozis, ke ŝi ne komprenas ...