not available

Title:LA VIRINETO DE MARO
Subject:FICTION Scarica il testo


Hans Christian Andersen

La virineto de maro

****************************

malproksime en La maro La akvo estas tiel blua, kiel La folioj de La plej bela cejano, kaj klara, kiel La plej pura vitro, Sed Ĝi estas tre profunda, pli profunda, ol povas Atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu Sur La alia, por Atingi de La fundo ĝis Super La akvo. Tie loĝas La popolo de maro.

Sed ne pensu, ke Tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, Tie kreskas La plej mirindaj arboj kaj kreskaĵoj, de kiuj La trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe La plej malgranda fluo de La akvo ŝin movas, kiel vivaj estaĵoj. ĉiuj fiŝoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter La branĉoj, tute tiel, kiel Tie ĉi supre La Birdoj en La aero. en La plej profunda loko staras La palaco de La rego de La maro. La muroj estas el koraloj, kaj La altaj fenestroj el La plej travidebla sukceno; La tegmento estas farita el konkoj, kiuj ŝin fermas kaj malfermas Laŭ La fluo de La akvo. tio ĉi estas belega vido, ĉar en ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj, el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en La krono de reĝino.

La rego de La maro perdis jam de longe sian edzinon, Sed lia maljuna Patrino kondukis La mastraĵon de La domo. ŝi estis saĝa virino, Sed tre fiera je sia nobeleco, tial ŝi portis dekdu ostrojn Sur La vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. cetere ŝi meritis ĉian laŭdon, La plej multe ĉar ŝi montris La plej grandan zorgecon kaj amon por La malgrandaj reĝidinoj, siaj nepinoj. ili estis ses belegaj infanoj, Sed La plej juna estis tamen La plej bela el ĉiuj; sia haŭto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, siaj okuloj - bluaj, kiel La profunda maro; Sed, kiel ĉiuj aliaj, ŝi ne havis piedojn, La korpo finiĝis per fiŝa vosto.

La tutan tagon ili povis ludi en La palaeo, en La grandaj salonoj, Kie vivaj floroj elkreskadis el La muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermataj, kaj tiam La fiŝoj ennaĝadis al ili, tute kiel ĉe ni enflugas La hirundoj, kiam ni malfermas La fenestrojn. La fiŝoj alnaĝadis al La malgrandaj reĝidinoj, manĝadis el Iliaj manoj kaj lasadis ŝin karesi.

antaŭ La palaco ŝin trovis granda ĝardeno kun Ruĝaj kaj nigrabluaj floroj; La fruktoj brilis kiel oro kaj La floroj kiel fajro, dum La trunketoj kaj folioj ŝin movis senĉese. La tero estis La plej delikata sablo, Sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super ĉio estis ia blua brileto. oni povus pli diri, ke oni ŝin trovas alte supre, en La aero, havante Nur ĉielon Super kaj sub ŝi, ol ke oni estas Sur La fundo de La maro. en trankvila vetero oni povis vidi La sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro, el kiu venis lumo ĉirkaŭen.

ĉiu el La malgrandaj reĝidinoj havis en La ĝardeno sian apartan loketon, Kie ŝi povis Laŭ sia placo kaj bontrovo fosi kaj planti. unu donis al sia florejo La formon de Baleno; alia trovis pli bone, ke sia florejo similas je virineto de maro; Sed La plej juna donis al La sia formon rondan, kiel La suno, kaj havis Nur florojn ruĝe brilantajn, kiel tiu. ŝi estis en ĉio Originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam La aliaj fratinoj ŝin ornamis per La mirindaj objektoj, kiujn ili ricevis de ŝipoj, venintaj al La fundo ŝi volis havi, krom La Ruĝaj floroj, kiuj similis je La suno, Nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon. Ĝi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis Sur La fundon de La maro ĉe La rompiĝo de ŝipo. ŝi plantis apud La statuo rozaruĝan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn branĉojn Super La statuo, ĝis La blua sablo de La fundo; Kie La ombro havis koloron nigrabluan kaj movadis ŝin senĉese, kiel La branĉoj. Ĝi elrigardis, kiel La supro kaj La radikoj ludus inter ŝi kaj ŝin kisus.

ne estis pli granda plezuro por La juna reĝidino, ol aŭdi pri La mondo supra kaj La homoj. La maljuua avino devis rakontadi ĉion, kion ŝi sciis pri ŝipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed La plej bela kaj mirinda estis por ŝi, ke La floroj supre Sur La tero odoras, kion ne faras La floroj Sur La fundo de La maro, kaj ke La arbaroj estas vardaj kaj La fiŝoj, kiujn oni vidas Tie inter La branĉoj, tiel laŭte kaj agrable kantas, ke estas plezuro ilin aŭdi. Ĝi estis La Birdetoj, kiujn La avino nomis fiŝoj, ĉar alie siaj nepinoj, kiuj ne vidis ankoraŭ birdojn, ne povus ŝin kompreni.

"Kiam vi atingos La agon de dekkvin jaroj," diris La avino, "Vi ricevos La permeson ŝin Levi el La maro, sidi sub La lumo de La luno Sur La maraj ŝtonegoj kaj rigardi La grandajn ŝipojn, kiuj veturos antaŭ vi; vi vidos ankaŭ arbarojn kaj urbojn!" baldaŭ unu el La fratinoj devis Atingi La agon de dekkvin jaroj, Sed La aliaj.... ĉiu el ili estis unu jaron pli juna, ol La alia, tiel ke al La plej juna mankis ankoraŭ plenaj kvin jaroj, ĝis ŝi povus ŝin Levi de La fundo de La maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al La alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis kaj kio La plej multe plaĉis al ŝi en La Unua tago; ĉar ilia avino ne Sufiĉe ankoraŭ rakontis al ili, estis ankoraŭ multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii.

Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel La plej juna, Ĝuste ŝi, kiu devis ankoraŭ La plej longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je pensoj. ofte en La nokto ŝi staris antaŭ La malfermita fenestro kaj rigardis supren tra La mallume blua akvo, kiel La fiŝoj per siaj naĝiloj kaj vostoj ĝin batis. La lunon kaj stelojn ŝi povis vidi; ili ŝajnis tre palaj, Sed por tio ili tra La akvo elrigardis multe pli grandaj, ol antaŭ niaj okuloj. Se sub ili glitis io kiel nigra nubo, ŝi sciis, ke tio ĉi estas aŭ Baleno naĝanta Super ŝi, aŭ eĉ ŝipo kun multaj homoj. ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras Sur La fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ La ŝipo.

jen La plej maljuna reĝidino atingis La agon de dekkvin jaroj kaj ricevis La permeson ŝin Levi Super La supraĵon de La maro. kiam ŝi revenis, ŝi havis multege por rakonti; Sed La plej bela estas, ŝi diris, kuŝi en La lumo de La luno Sur supermara sablaĵo Sur trankvila maro kaj rigardi La grandan urbon, kiu ŝin trovas tuj Sur La bordo de La maro, belan urbon, Kie La Lumoj brilas kiel centoj da steloj, aŭdi La muzikon kaj La bruon de kaleŝoj kaj homoj, vidi La multajn preĝejojn kaj turojn kaj aŭskulti La sonadon de La preĝejaj sonoriloj. Ĝuste, ĉar al La plej juna estis ankoraŭ longe malpermesite ŝin Levi, ŝi La plej multe sentis grandan deziregon je ĉio ĉi. kun Kia atento ŝi aŭskultis tiujn ĉi rakontojn! kaj kiam ŝi poste je La vespero staris antaŭ La malfermita fenestro kaj rigardis tra La mallume blua akvo, ĉiuj siaj pensoj estis okupitaj je La granda urbo kun ĝia bruado, kaj ŝajnis al ŝi, ke La sonado de La preĝejaj sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi.

Post unu jaro La dua fratino ricevis La permeson ŝin Levi tra La akvo kaj naĝi kien ŝi volas. ŝi suprennaĝis ĉe La subiro de La suno, kaj tiu ĉi vido Laŭ sia opinio estis La plej bela. La tuta ĉielo elrigardis kiel oro, ŝi diris, kaj La nuboj - ha, ilian belecon ŝi ne povus Sufiĉe bone priskribi! Ruĝaj kaj nigrabluaj ili ŝin transportis Super ŝi, Sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, Amaso da sovaĝaj cignoj Super La akvo al La foriĝanta suno. ili flugis al La suno, Sed tiu ĉi malleviĝis kaj La roza brilo estingiĝis Sur La maro kaj La nuboj.

en La sekvanta jaro La tria fratino ŝin levis; ŝi estis La plej kuraĝa el ĉiuj kaj naĝis tial supren en unu larĝan riveron, kiu fluas al La maro. palacoj kaj vilaĝaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj. ŝi aŭdis kiel ĉiuj Birdoj kantis, kaj La suno lumis tiel varme, ke ŝi ofte devis naĝi sub La akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaĝon. en unu malgranda golfo ŝi renkontis tutan amason da belaj Homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en La akvo. ŝi volis ludi kun ili, Sed kun teruro ili forkuris. poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, Sed ŝi antaŭe neniam vidis hundon; tiu ĉi komencis tiel furioze ŝin boji, ke ŝi tute ektimiĝis kaj ree forkuris en La liberan maron. Sed neniam ŝi forgesos La belegajn arbarojn, La verdajn montetojn kaj La malgrandajn infanojn, kiuj povis naĝi, kvankam ili ne havis fiŝan voston.

La kvara fratino ne estis tiel kuraĝa; ŝi restis en La mezo de La sovaĝa maro kaj rakontis, ke ...