 |
| |
not available
Title:VOJKAMARADO
Subject:FICTION
Hans Christian Andersen
Vojkamarado
****************************
La malfeliĉa Johano estis tre malĝoja, ĉar lia patro estis tre malsana kaj baldaŭ mortonta. neniu krom ili ambaŭ estis en La malgranda ĉambro. La lampo Sur La tablo estis baldaŭ estingiĝonta, kaj estis malfrue vespere.
"Vi estis bona filo, Johano", diris La malsana patro; "la Eternulo jam helpos al vi en La mondo!" li ekrigardis La filon per seriozaj, mildaj okuloj, profunde ekspiris kaj mortis. ŝajnis, kvazaŭ li dormas. Sed Johano ploris, nun li havis plu neniun en La tuta mondo, nek patron nek patrinon, nek fraton nek fratinon. malfeliĉa Johano! li kuŝis genue antaŭ La lito, kisadis La manon de La mortinta patro kaj ploris multe da varmegaj larmoj, ĝis fine Liaj okuloj fermiĝis kaj li endormiĝis, tenante La kapon Sur La malmola rando de La lito.
tiam li havis strangan sonĝon. li songis, ke La suno kaj La luno ŝin klinas antaŭ li, li vidis sian patron denove vigla kaj sana, li aŭdis lin ridanta tiel, kiel li Ĉiam ridadis, kiam li estis en tre bona humoro. plej ĉarma knabino kun ora krono Sur siaj longaj belaj haroj etendis al Johano La manon, kaj lia patro diris: "Vi vidas, kian belan fianĉinon vi ricevis? ŝi estas La plej bela en La tuta mondo!" tiam li vekiĝis, kaj La tuta ĉarmaĵo de lia sonĝo malaperis, lia patro kuŝis senviva kaj malvarma en La lito, neniu estis apud li. malfeliĉa Johano!
unu semajnon poste La mortinto estis enterigita. Johano iris senpere Post La ĉerko, kaj li ne povis plu vidi vizaĝo kontraŭ vizaĝo La bonan patron, kiu lin tiel amis. li aŭdis, kiel oni ĵetis La terbulojn Sur La ĉerkon; li vidis nun ĝian ekstreman randon, kiu tuj ankaŭ malaperis sub La sekvanta ŝovelkvanto da tero, kiu estis ĵetita malsupren: kaj li havis La senton, kvazaŭ Pro malĝojo tuj krevos al li La koro. tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj Ĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano aperis larmoj en La okuloj; li ploris, kaj tio iom plifaciligis lian suferadon. La suno tiel bele brilis Sur La verdaj arboj, kvazaŭ Ĝi volus diri: "ne malĝoju, Johano! vidu, kiel bele blua estas La ĉielo; Tie supre estas nun via patro kaj petas La bonan Dion, ke vi Ĉiam estu en bona stato."
"Mi Ĉiam estos bona", diris Johano, "tiam mi ankaŭ venos al Mia patro en La ĉielon, kaj Kia ĝojo estos, kiam ni ambaŭ reciproke Nin revidos! tiom multe mi havos tiam por rakonti al li, kaj li denove montros al mi diversajn aferojn, klarigos al mi La belegaĵojn de La ĉielo tiel same, kiel li instruis min ĉi Tie Sur La tero. Ho, Kia ĝojo tio estos!"
Johano prezentis al ŝi tion tiel klare, ke li ĉe tio Nevole ekridetis, kvankam La larmoj ankoraŭ fluis Sur Liaj vangoj. La malgrandaj Birdoj sidis supre en La kaŝtanarboj kaj pepadis: "Kvivit, kvivit!" ili estis gajaj, kvankam ili ja ankaŭ estis ĉe La enterigo, Sed ili sciis kredeble, ke La mortinta homo estas nun supre en La ĉielo, havas flugilojn multe pli belajn kaj pli grandajn ol Iliaj propraj, ke li nun estas feliĉa, ĉar li en ĉi tiu mondo estis bona, kaj Pro tio ili estis tiel gajaj. Johano vidis, kiel de La verdaj arboj ili flugis malproksimen en La mondon, kaj li ankaŭ ricevis, deziron flugi kun ili. Sed antaŭe li pritranĉis grandan lignan krucon, por meti ĝin Sur La tombon de sia patro. kiam li vespere alportis ĝin tien, li ekvidis kun miro, ke La tombo estas ornamita per sablo kaj floroj. tion faris fremdaj homoj, ĉar ili ĉiuj tre amis La karan patron, kiu nun plu ne Vivis.
frue en La sekvanta mateno li pakis sian malgrandan havaĵon, kaŝis en sia zono sian tutan heredaĵon, kiu konsistis el kvindek spesmiloj kun kelkaj spesdekoj, kaj kun tio li volis elmigri en La mondon. Sed antaŭ tio li iris ankoraŭ Sur La tombejon, al La tombo de sia patro, preĝis sian "Patro nia"'n kaj diris: "Adiaŭ, kara patro, mi Ĉiam estos bona homo; petu do La bonan Dion, ke li donu al mi prosperadon!"
Sur La kampo, Kie Johano nun iris, ĉiuj floroj staris freŝe kaj bele en La varma lumo de La suno, kaj ili balancadis La kapojn en La venteto, kvazaŭ ili volus diri: "Bonvenon en La verdejo! ĉu ĉi Tie ne estas bele!" Sed Johano ankoraŭ unu fojon ŝin returnis, por ĵeti La lastan rigardon Sur La malnovan preĝejon, Kie li, Estante malgranda infano, estis baptita, Kie li ĉiudimanĉe ĉeestis La Diservon kun sia maljuna patro kaj kantadis La sanktajn kantojn. tiam li subite rimarkis alte supre, en unu el La sonaperturoj de La turo, La spiriton de La preĝejo kun lia ruĝa pinta ĉapeto; li ŝirmis sian vizaĝon per La kurbigita brako, por ke La suno ne brilu al li en La okulojn. Johano kapsignis al li adiaŭon, kaj La spirito svingis sian ruĝan ĉapeton, metis La manon Sur La koron kaj sendis al li per La fingroj multe da kisoj, por montri al li, ke li deziras al li multe da bono kaj antaŭ ĉio tre feliĉan vojaĝon.
Johano pensis pri tio, Kiom multe da belaĵoj li nun vidos en La granda bela mondo, kaj li iris Ĉiam pluen kaj pluen, tiel malproksimen, kiel li neniam antaŭe estis; li ne konis La urbojn, tra kiuj li iris, nek La homojn, kiujn li renkontis; li estis malproksime en fremdaj lokoj.
La unuan nokton li devis tradormi Sur fojnamaso meze de senbara kampo; alian liton li ne havis. Sed Ĝuste tio ŝajnis al li tre bela; neniu rego, li pensis, povas senti ŝin pli bone. La tuta kampo kun La rivereto kaj kun La fojnamaso, kaj Super ĉio La blua ĉielo, tio estis ja bela dormoĉambro. La verda herbo kun La malgrandaj Ruĝaj kaj blankaj floroj estis La subpieda tapiŝo, La arbetaĵoj de siringo kaj de sovaĝaj rozoj estis bukedoj da floroj, kaj anstataŭ lavujo li havis antaŭ ŝi La tutan rivereton kun La klara, freŝa akvo, Kie La junkoj kliniĝadis tien kaj reen, dezirante al li bonan vesperon kaj bonan matenon. La luno estis grandega nokta lampo, alte supre en La blua aero, kaj ĉe tiu lampo ne ekzistis danĝero, ke povas ekbruli La kurtenoj. Johano povis dormi tute senzorge, kaj tion li efektive faris. li vekiĝis Nur tiam, kiam La suno leviĝis kaj ĉiuj Birdetoj ĉirkaŭ li kantis: "bonan matenon, bonan matenon! ĉu vi ankoraŭ ne vekiĝis?"
La sonoriloj vokadis al La preĝejo, estis dimanĉo. La homoj iris al La prediko, kaj Johano ilin sekvis, partoprenis en La kantado de sanktaj kantoj kaj aŭskultis La vorton de Dio. li havis impreson, kvazaŭ li troviĝas en sia propra preĝejo, en kiu li estis baptita kaj tiel ofte kantis kun sia patro La Diservajn kantojn.
ekstere Sur La tombejo estis granda nombro da tomboj, kaj Sur multaj el ili kreskis alta herbo. Johano ekpensis pri La tombo de sia patro, kiu iam ankaŭ povas aspekti kiel ĉi tiuj, ĉar li ne povos ĝin purigi kaj ornami. tial li sidigis kaj deŝiris La herbon, restarigis La falintajn lignajn krucojn, kaj La florkronojn, kiujn La vento forblovis de La tomboj, li metis denove Sur ilian lokon, pensante: "Eble iu faros tion saman Sur La tombo de Mia patro, kiam mi ne povos tion fari!"
antaŭ La pordo de La tombejo staris maljuna almozulo, apogante ŝin Sur sia lambastono. Johano donis al li La kelke da spesdekoj, kiujn li havis, kaj poste li feliĉa kaj gaja iris pluen, en La malproksiman mondon.
ĉirkaŭ La vespero Fariĝis terure malbona vetero. Johano rapidis, por trovi ian rifuĝejon, Sed baldaŭ Fariĝis mallumega nokto. fine li atingis malgrandan preĝejon, kiu staris tute solece Sur monteto. La pordo Feliĉe estis Nur fermita senŝlose, kaj li eniris. ĉi Tie li volis transatendi La malbonan veteron.
"Mi sidigos en angulo", li diris, "Mi estas tute laca, kaj mi bone meritis ripozon". li sidigis, kunmetis La manojn, eldiris vesperan preĝon, kaj, antaŭ ol li povis rimarki, li endormiĝis kaj eksonĝis, dum ekstere tondris kaj fulmis.
kiam li vekiĝis, estis mezo de La nokto; La malbonvetero pasis, kaj La luno brilis tra La fenestro. en La mezo de La preĝeja navo staris nefermita ĉerko kun mortinta Viro, kiu ne estis ankoraŭ enterigita. Johano, kiu havis puran konsciencon, ne timis; li ankaŭ sciis, ke La mortintoj al neniu faras ion malbonan; Nur vivantaj malbonaj homoj faras al ni malbonon. el tiu speco de vivantaj malbonaj homoj staris nun du apud La mortinta Viro, Kiun oni antaŭ La enterigo restigis en La preĝejo. al li tiuj homoj volis fari malbonon, ne lasi lin kuŝi en lia ĉerko, Sed elĵeti lin antaŭ La pordon de La preĝejo, La kompatindan mortintan homon.
"Kial vi volas tion fari?" demandis Johano; "tio estus aĝo malbona, Lasu lin ripozi en La nomo de Jesuo!"
"Babilaĵo!" diris ambaŭ malbonaj homoj; "Li Nin trompis; li ŝuldas al ni monon kaj ne povis tion repagi. ĉar li nun nuligis sian kalkulon per La morto, ni ne ricevos eĉ unu speson. tial ...
|

|
|