not available

Title:ELINJO-FINGRETO
Subject:FICTION Scarica il testo


Hans Christian Andersen

Elinjo-fingreto

********************

estis iam virino, kiu tre deziris havi malgrandan infanon, Sed ŝi tute ne sciis, Kie ŝi povus ĝin ricevi. ŝi iris al maljuna sorĉistino kaj diris al ŝi: "Mi tre dezirus havi malgrandan infanon; ĉu vi ne povas diri al mi, Kie mi povas ricevi ĝin?"

"Ho jes, tio ne estos malfacila", diris La sorĉistino. "Jen mi donas al vi grajnon de hordeo; Ĝi ne estas tiaspeca, Kia kreskas Sur kampo de kampulo, aŭ per Kia oni nutras kokinojn. metu ĝin en florpoton, tiam vi baldaŭ ion vidos."

"Mi tre dankas!" diris La virino kaj donis al La sorĉistino arĝentan moneron; poste ŝi iris hejmen, plantis La hordean grajnon, kaj tuj tiam elkreskis granda belega floro, kiu estis tute simila al tulipo, Sed ĝiaj folioj estis forte fermitaj, kvazaŭ ili estus ankoraŭ en burĝono.

"tio estas bela floro", diris La virino kaj kisis La belajn ruĝajn kaj flavajn foliojn; Sed dum ŝi kisis, La floro laŭte ekkrakis kaj malfermiĝis, tio estis, kiel oni nun povis vidi, efektiva tulipo; Sed meze en La floro, Sur La verda florpistilo, sidis eksterordinare malgranda Knabineto, delikata kaj ĉarma. ŝi estis ne pli granda ol fingro, kaj Pro tio ŝi ricevis La nomon Elinjo-fingreto.

belegan lakitan selon de juglando ŝi ricevis kiel lulilon, bluaj folietoj de violo estis siaj matracoj, kaj folieto de rozo estis sia litkovrilo. en ili ŝi dormadis en La nokto, Sed en La tago ŝi ludadis Sur La tablo. La virino Starigis Sur Ĝi teleron, ĉirkaŭ kiu ŝi aranĝis tutan kronon da floroj, kies trunketoj atingis ĝis La akvo. Tie naĝis granda folio de tulipo, kaj Sur ĉi tiu Elinjo-fingreto havis La permeson sidi kaj naĝadi de unu rando de La telero ĝis La alia. por remi ŝi havis du blankajn ĉevalharojn. tio aspektis nepriskribeble ĉarme. ŝi povosciis ankaŭ kanti, tiel delikate kaj ĉarme, kiel oni neniam antaŭe aŭdis.

en unu nokto, kiam ŝi kuŝis en sia bela liteto, tra La fenestro, en kiu estis rompita vitro, ensaltis malbela bufo. La bufo estis terure abomeninda, granda kaj malseka; Ĝi saltis rekte Sur La tablon, Sur kiu Elinjo- fingreto kuŝis kaj dormis sub La ruĝa folieto de rozo.

"tio estus bela edzino por Mia filo!" diris La bufo, kaj Ĝi kaptis La selon de juglando, en kiu dormis Elinjo-fingreto, kaj Ĝi forsaltis kun Ĝi tra La vitro en La ĝardenon.

Tie fluis granda, larĝa rivereto; tute ĉe La bordo estis marĉo; Tie loĝis La bufo kun sia filo. Hu, ĉi tiu estis tiel same abomeninda kaj malbela, kiel lia Patrino, kies plena portreto li estis. "Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!" estis ĉio, kion li povis diri, kiam li ekvidis La belan malgrandan knabineton.

"ne babilu tiel laŭte, ĉar ŝi vekiĝus!" diris La maljuna bufo; "Ŝi povus ankoraŭ forkuri de ni, ĉar ŝi estas tiel malpeza, kiel lanugero! ni metos ŝin Sur La rivereton, Sur unu el La larĝaj folioj de La akvolilioj, kaj por ŝi, kiu estas tiel malpeza kaj malgranda, tio estos kvazaŭ insulo. tiam ŝi ne, povos forkuri, dum ni aranĝos La festosalonon profunde sub La marĉo, Kie vi loĝos kaj vivos."

en La rivereto kreskis tre multe da akvolilioj kun siaj larĝaj verdaj folioj. ili aspektis, kvazaŭ ili naĝas Sur La akvo. La folio, kiu elŝoviĝis plej malproksimen, estis ankaŭ La plej granda. al Ĝi La maljuna bufo alnaĝis kaj metis Sur ĝin La juglandan selon kun Elinjo-fingreto.

La kompatinda malgranda Knabineto vekiĝis ĉe La komenco de tagiĝo, kaj, kiam ŝi ekvidis, Kie ŝi troviĝas, ŝi komencis maldolĉe plori, ĉar akvo ĉirkaŭis ĉiuflanke La grandan verdan folion; estis por ŝi ne eble veni Sur La teron.

La maljuna bufo sidis malsupre en La marĉo kaj ornamadis sian ĉambron per junko kaj flavaj akvolilioj, ĉar por La nova bofilino ĉio devis esti aranĝita en plej bona maniero. poste Ĝi naĝis kun La malbela filo al La folio, Sur kiu staris Elinjo-fingreto. ili volis preni sian ĉarman liton, kiu estis metota en La ĉambron de La fianĉino, antaŭ ol ŝi mem transiros ĝian sojlon.

La maljuna bufo kliniĝis antaŭ ŝi ĝis profunde en La akvon kaj diris: "Jen mi prezentas al vi mian filon, kiu estos via edzo; malsupre en La marĉo vi loĝos belege."

"Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!" estis ĉio, kion La filo povis diri. ili prenis La belan malgrandan liton kaj fornaĝis kun Ĝi; Sed Elinjo- fingreto sidis tute sola kaj ploris per varmegaj larmoj Sur La verda folio, ĉar ŝi ne volis loĝi ĉe La malbela bufo, nek esti edzino de sia malbela filo. La malgrandaj fiŝoj, kiuj naĝadis malsupre en La akvo, bone vidis La bufon kaj aŭdis, kion Ĝi diris. tial ili ĉiuj elŝovis La kapojn supren, ĉar ili volis vidi ankaŭ La malgrandan knabineton. kiam ili ŝin ekvidis, ili trovis ŝin tiel ĉarmega, ke ili bedaŭris, ke ŝi devas veni al La abomeninda bufo. ne, tio neniel devas fariĝi! ili kolektis ŝin malsupre en La akvo ĉirkaŭ La verda trunketo, kiu tenis La folion, Sur kiu La kuabineto staris, tramordis per La dentoj La trunketon, kaj jen La folio kun Elinjo-fingreto fornaĝis malproksimen, tute malproksimen, kien La bufo ne povis Atingi.

Elinjo-fingreto preternaĝis preter tre multaj urboj, kaj La malgrandaj Birdoj sidis en La arbetaĵoj, rigardis kaj kantis; "Kia ĉarma knabineto!" Ĉiam pli kaj pli malproksimen naĝis La folio kun ŝi; tiamaniere Elinjo- fingreto vojaĝis eksterlanden.

ĉarmega malgranda papilio konstante ŝin ĉirkaŭflirtadis kaj fine flugis Sur La folion, ĉar Ĝi tre amis Elinjon-fingreton. ĉi tiu estis tre ĝoja, ĉar La bufo nun ne povis plu ŝin Atingi, kaj La lokoj, Kie ŝi naĝis, estis tiel ĉarmaj. La suno lumis Sur La akvon, kaj ĉi tiu brilis, kiel oro. ŝi prenis sian zonon, volvis unu ĝian finon ĉirkaŭ La papilio kaj alfortikigis La duan finon al La folio. La folio glitadis nun Sur La akvo multe pli rapide kune kun ŝi, ĉar ŝi staris ja Sur La folio.

subite alflugis granda majskarabo; kiu ŝin ekvidis kaj tuj ĉirkaŭprenis per siaj kaptiloj sian gracian korpon kaj forflugis kun ŝi Sur arbon. Sed La verda folio naĝis pluen, Laŭ La fluo de La rivero, kaj kune kun Ĝi naĝis La papilio, ĉar Ĝi estis alligita al La folio kaj ne povis ŝin liberigi.

Ho, kiel forte ektimis La kompatinda Elinjo-fingreto, kiam La majskarabo flugis kun ŝi Sur La arbon! Sed plej multe malĝojigis ŝin La penso pri La bela blanka papilio, Kiun ŝi estis alliginta al La folio. Se Ĝi ne povos liberigi, Ĝi devos ja nesaveble morti de Malsato. Sed tio tute ne tusis La majskarabon. Ĝi sidigis kun ŝi Sur La plej granda verda folio de La arbo, manĝigis al ŝi La mielon de floroj kaj diris, ke ŝi estas tre bela, kvankam ŝi tute neniel estas simila al majskarabo. poste venis kun vizito ĉiuj aliaj majskaraboj, kiuj loĝis en La arbo; ili ĉirkaŭrigardis Elinjon-fingreton de ĉiuj flankoj, kaj La majskarabaj fraŭlinoj levis siajn palpilojn kaj diris: "Ŝi havas ja Nur du piedojn, tio aspektas ja tre mizere!" "Ŝi ne havas palpilojn!" mokis La aliaj. "Kiel maldika ŝi estas ĉe La koksoj! Fi, ŝi estas tute simila al homo! kiel malbela ŝi estas!" diris ĉiuj majskarabaj virinoj, kaj tamen Elinjo-fingreto estis ja tiel bela. ankaŭ La majskarabo, kiu ŝin forkaptis, trovis, ke ŝi estas bela; Sed ĉar ĉiuj aliaj unuanime trovis, ke ŝi estas malbela, tial li fine mem tion kredis, kaj li ne volis plu ŝin havi; ŝi povis Iri, kien ŝi volis. ili flugis kun ŝi malsupren de La arbo kaj metis ŝin Sur lekanton. tiam ŝi ekploris Pro tio, ke ŝi estas tiel malbela, ke eĉ La majskaraboj ne volas toleri ŝin inter ŝi; kaj tamen ŝi estis neimageble bela, delikata kaj pura, kiel plej bela folieto de rozo.

dum La tuta somero Elinjo-fingreto Vivis tute sola en La granda arbaro. ŝi plektis al ŝi liton el trunketoj de herboj kaj pendigis ĝin sub granda folio de lapo tiel, ke ŝi estis ŝirmita kontraŭ pluvo. mielo de floroj estis sia nutraĵo, kaj sian soifon ŝi trankviligadis per La roso, kiu Matene troviĝadis Sur La folioj. tiel pasis La somero kaj La aŭtuno; Sed jen venis La vintro, La malvarma, longa vintro. ĉiuj Birdoj, kiuj antaŭe tiel bele kantadis al ŝi, forflugis, La arboj kaj floroj velkis; La granda folio de lapo, sub kiu ŝi estis loĝinta, ŝrumpis, kaj de Ĝi restis Nur flava sekiĝinta trunketo. ŝin terure turmentis La frosto, siaj vestoj estis disŝiritaj, kaj ŝi mem estis tre delikata kaj malgranda; La kompatinda Elinjo-fingreto estis mortonta de frosto. ŝi komencis krii, kaj ĉiu floko da neĝo, kiu falis Sur ŝin, havis La saman efikon, kiel Se oni ĵetas Sur Nin tutan ŝovelamason, ĉar ni estas grandaj, Sed ŝi havis Nur La longon de malgranda fingro. ŝi kovris ŝin per velkinta folio, Sed tio ne varmigis ŝin; ŝi tremis de malvarmo.

tute ĉe La rando de La arbaro, kien ŝi nun venis, troviĝis granda grenkampo; Sed La greno jam de longe estis fortranĉita, Nur ...