not available

Title:FLOROJ DE LA MALGRANDA IDA
Subject:FICTION Scarica il testo


Hans Christian Andersen

floroj de La malgranda Ida

*******************************

"miaj kompatindaj floroj tute forvelkis!" diris La malgranda Ida. "Hieraŭ vespere ili estis ankoraŭ tiel belaj, kaj nun ĉiuj floroj pendas sekiĝintaj! Kial tio estas?" ŝi demandis La studenton, kiu sidis Sur La sofo kaj Kiun ŝi tre alte ŝatis; li sciis plej belajn historiojn kaj eltranĉadis plej amuzantajn bildojn: korojn kun malgrandaj knabinoj interne, kiuj dancis, florojn kaj grandajn kastelojn, kies pordojn oni povis malfermi. jes, tio estis gaja studento! "Kial La floroj hodiaŭ aspektas tiel senkoloraj? " ŝi demandis kaj montris al li tutan bukedon, kiu tute forvelkis.

"Nu, ĉu vi scias, kio mankas al ili?" diris La studento; "la floroj hodiaŭ en La nokto estis en balo, kaj tial ili mallevis La kapojn."

"Sed La floroj ja ne povoscias danci!" diris La malgranda Ida.

"Ho jes!" diris La studento, "Kiam fariĝas mallume kaj ni ĉiu dormas, tiam ili gaje dancas; preskaŭ ĉiun nokton ili havas balon".

"Ĉu nenia infano povas veni ankaŭ al La balo?"

"jes" diris La studento, "la malgrandaj ĉarmaj lekantoj kaj La konvaloj".

"Kie La belaj floroj dancas?" demandis La malgranda Ida.

"Ĉu vi ne estis ofte antaŭ La pordego de La granda palaco, Kie La rego loĝas en somero kaj Kie troviĝas La bela ĝardeno kun La multo da floroj? vi vidis ja La belajn cignojn, kiuj alnaĝas al vi, kiam vi volas doni al ili eretojn da pano. Tie efektive okazas baloj, kredu al mi."

"Ankoraŭ hieraŭ mi estis kun Mia Patrino Tie en La ĝardeno" diris Ida, "Sed ĉiuj folioj estis falintaj de La arboj, kaj Neniaj floroj plu estis tie! Kie ili estas? en somero mi vidis tiom multe da ili!"

"Ili estas interne en La palaco" diris La studento. "Sciu, ke kiam La rego kaj La korteganoj transloĝiĝas returne en La urbon, tiam La floroj tuj kuras el La ĝardeno en La palacon kaj ili estas tre gajaj. tion vi devus iam vidi. La du plej belaj rozoj sidiĝas Sur La trono kaj estas tiam rego kaj reĝino. La grandaj krestofloroj ĉiuj Starigas flanke en vico, kaj ili staras kaj faras salutojn. tio estas La kortegjunuloj. poste venas La plej ĉarmaj floroj, kaj tiam komenciĝas granda balo. La bluaj violoj prezentas malgrandajn kadetojn, ili dancas kun hiacintoj kaj safranoj, kiujn ili nomas fraŭlinoj. La tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde."

"Sed", demandis La malgranda Ida, "Ĉu neniu punas La florojn Pro tio, ke ili dancas en La palaco de La rego?"

"Neniu ion scias pri tio", diris La studento. "Estas vero, ke de tempo al tempo en La nokto venas La maljuna administranto de La palaco, kiu Tie devas ĉion kontroladi; Sed apenaŭ La floroj aŭdas La frapsonadon de lia granda fasko da ŝlosiloj, ili fariĝas tute silentaj, kaŝas ŝin malantaŭ La longaj kurtenoj kaj elŝovas La kapon. - Mia flarsento diras al mi, ke troviĝas floroj en La salono! - diras La maljuna administranto de La palaco, tamen vidi ilin li ne povas."

"tio estas amuza", diris La malgranda Ida kaj plaŭdis per La manoj. "Sed ĉu mi ankaŭ ne povus vidi La florojn?"

"Ho jes!" diris La studento, "nur ne forgesu, kiam vi denove estos Tie, rigardi tra La fenestro, tiam vi certe ilin vidos. tion mi faris hodiaŭ, kaj mi vidis, kiel longa narciso kuŝis Sur sofo kaj etendis ŝin; tio estis korteganino."

"Ĉu ankaŭ La floroj el La botanika ĝardeno tien venas? ĉu ili povas fari tian grandan vojiron?"

"Certe!" diris La studento, "Ĉar Se ili volas, ili povas flugi. ĉu vi ne vidis La belegajn papiliojn, La ruĝajn, flavajn kaj blankajn? ili aspektas preskaŭ kiel floroj, kaj ili efektive estis floroj. de La trunketo ili saltis Alten en La aeron, ekbatis per siaj folietoj kiel per malgrandaj flugiloj, kaj ili ekflugis. Pro tio, ke ili bone kondutis, ili ricevis La permeson flugi ankaŭ dum La tago, ili ne bezonis veni returne hejmen kaj sidi trankvile Sur La trunketo, kaj tiamaniere La folietoj fine Fariĝis efektivaj flugiloj. tion vi ja mem vidis! tamen povas ankaŭ esti, ke La floroj de La botanika ĝardeno neniam ankoraŭ estis en La palaco de La rego aŭ ke ili eĉ ne scias, ke Tie en La nokto estas tiel gaje. tial mi nun diros al vi ion, pri kio La profesoro de botaniko, kiu loĝas proksime de ĉi Tie - vi lin ja konas? - tre forte mirus. Se vi venos en lian ĝardenon, tiam rakontu al unu el La floroj, ke Tie en La palaco estas granda balo. tiam Ĝi diros tion al ĉiuj aliaj, kaj ili forflugos. kiam La profesoro tiam venos en sian ĝardenon, Tie estos plu neniu floro, kaj li tute ne povos kompreni, kio Fariĝis al ili."

"Sed kiamaniere floro povas rakonti tion al La aliaj? La floroj ja ne povoscias paroli!".

"ne, en efektiveco paroli ili ne povas" respondis La studento, "Sed ili interkompreniĝas per signoj. ĉu vi ne vidis, ke, kiam blovas venteto, La floroj ŝin klinas kaj ĉiuj verdaj folioj ŝin movas? tio estas tiel same klara, kiel Se ili parolus." .

"Ĉu La profesoro komprenas tiun signolingvon?" demandis Ida.

"Ho certe! unu matenon La profesoro iris en sian ĝardenon kaj rimarkis, kiel granda urtiko faris signojn al belega ruĝa dianto; Ĝi diris: ‚Vi estas tre ĉarma kaj mi tre amas vin!’ Sed tion La profesoro ne povas toleri; tial li frapis La urtikon je La folioj, kiuj estas ĝiaj fingroj, Sed li bruldifektis al ŝi La manon, kaj de tiu tempo li ne tuŝas plu urtikon."

"tio estas amuza!", diris La malgranda Ida kaj ridis.

"Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!" diris La murmurema kancelariano, kiu venis vizite kaj sidis Sur La sofo. li ne amis La studenton kaj Ĉiam murmuris, kiam li vidis, kiel ĉi tiu eltranĉas La komikajn amuzajn bildojn: jen homon, kiu pendas Sur pendigilo kaj tenas koron en La mano, tio estis ŝtelinto de koro; jen maljunan sorĉistinon, kiu rajdas Sur balailo kaj tenas sian viron Sur La nazo. tion La kancelariano ne povis toleri, kaj tiam li Ĉiam diradis kiel nun: "Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!"

Sed La malgranda Ida trovis tre gaja tion, kion La studento rakontis al ŝi pri siaj floroj, kaj ŝi multe pensis pri tio. La floroj mallevis siajn kapojn Pro tio, ke ili estis lacaj de La nokta dancado; ili kredeble estis malsanaj. ŝi iris kun siaj floroj al ĉiuj aliaj siaj ludiloj, kiuj staris Sur beleta malgranda tablo, kies tuta tirkesto estis plena de pupornamaĵoj. en La puplito kuŝis sia pupo Sofio kaj dormis; Sed La malgranda Ida diris al ŝi: "Bedaŭrinde vi devas leviĝi, Sofio, kaj ne esti malkontenta, ke hodiaŭ Nokte vi kuŝos en La tirkesto: La kompatindaj floroj estas malsanaj, kaj tial ili devas kuŝi en via lito; eble ili denove fariĝos freŝaj kaj bonfartaj." kaj ŝi elprenis La Pupon, kiu aspektis tre malkontenta kaj ne diris eĉ unu vorton, ĉar ĝin ĉagrenis tio, ke Ĝi ne devas resti en sia lito.

tiam Ida metis La florojn en La pupliton, tute kovris ilin per La malgranda litkovrilo kaj diris al ili, ke ili kuŝu trankvile, ke ŝi baldaŭ pretigos por ili teon, por ke ili denove fariĝu bonfartaj kaj freŝaj kaj por ke ili morgaŭ povu denove leviĝi. La kurtenojn antaŭ La malgranda lito ŝi tute kovrotiris, por ke La suno ne lumu al La kuŝantoj en La okulojn.

dum La tuta vespero ŝi ne povis ŝin deteni, por ne pensi pri tio, kion La studento al ŝi rakontis. kiam ŝi mem devis enlitiĝi, ŝi antaŭe ŝovis sian vizaĝon malantaŭ La flankkurtenojn de La fenestroj, Kie staris La belegaj floroj de sia Patrino, hiacintoj kaj tulipoj, kaj ŝi flustris al ili tre mallaŭte: "Mi nun scias, vi iros hodiaŭ en La nokto al balo!" Sed La floroj ŝajnigis, ke ili nenion komprenas, kaj ne movis eĉ unu folieton; tamen La malgranda Ida sciis ja, kion ŝi sciis.

kiam ŝi estis jam en La lito, ŝi longe ankoraŭ kuŝis kaj pensis pri tio, kiel bele estus, Se oni povus vidi, kiel La belegaj floroj dancas en La palaco de La rego. "Ĉu Miaj floroj efektive Tie ankaŭ estis?" fine ŝi tamen endormiĝis. en La nokto ŝi denove vekiĝis. ŝi songis pri La floroj kaj pri La studento, Kiun La kancelariano riproĉis, dirante, ke li Nur blagas al ŝi. en La dormoĉambro, Kie lda kuŝis, estis tute Silente; La nokta lampo brulis Sur La tablo, kaj siaj gepatroj dormis.

"Ĉu Miaj floroj nun kuŝas en La lito de Sofio?" ŝi diris al ŝi mem; "Mi tre dezirus tion scii!" ŝi iom leviĝis kaj rigardis al La pordo. ĉi tiu estis Nur duonfermita, kaj en La postporda ĉambro kuŝis siaj floroj kaj ĉiuj siaj ludiloj. ŝi aŭskultis, kaj tiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas, ke Tie en La ĉambro oni Ludas Sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi ...